Esperanta abugido
Ekzistas diversaj tipoj de skribsistemoj. Por Esperanto kutima estas alfabeta sistemo: vortoj konsistas el literoj, por ĉiu litero estas aparta skriba signo. Diversaj lingvoj uzas diversajn alfabetojn aŭ kundividas la saman (la latinan, cirilan, grekan, kartvelan, hebrean, …). Kvanto de diversaj literoj en alfabetoj estas ĉirkaŭ 30-40.
La Japana lingvo havas silaban skribsistemon (eĉ du), kie teksto estas formita el silaboj. Ĉiu silabo estas konsonanto plus vokalo. Por ĉiu silabo ekzistas aparta skriba signo. Entute estas V*K signoj, ekzemple 50 se estas 5 vokaloj kaj 10 konsonantoj. (Kompreneble en “natura” lingvo abundas esceptoj, do la sistemo havas ie mankojn, ie aldonajn signojn).
Interesa estas la Korea skribsistemo, kiu estas trajteca, alfabeta-silaba sistemo. Tie ĉi ekzistas signoj por vokaloj kaj konsonantoj. Tamen ili ne uziĝas aparte, sed estas kunigitaj en silabojn: konsonanto plus vokalo plus ebla finaĵa signo. Havante 19 konsonantojn, 21 vokalojn kaj 28 finaĵojn eblas konstrui pli ol 11 mil silaboj. Ne ĉiuj el ili uziĝas.
Alia varianto de skribsistemoj estas abugido (la nomo estas kreita el la unuaj signoj de la Geeza alfabeto, same kiel alfa+beta kaj a+bo+co). Ĉi tie ekzistas signoj por ĉiuj konsonantoj. Ĉiu konsonanto signifas silabon kun defaŭlta ena vokalo “a”. Silaboj por aliaj vokaloj estas kreataj per signo de konsonanto plus diakrita signo (kromsigno), tio estas marko super, sub, antaŭ aŭ post la konsonanta signo. Aldone oni uzas specialajn finaĵajn signojn por pluaj modifoj de la silabo aŭ por marki tonojn. Se la silabo ne havas konsonanton, oni uzas specialan signon por nura vokalo (portanta, muta konsonanto). Se aperas kelkaj konsonantoj, ili povas kunmetiĝi (fari ligaturon) aŭ oni markos tian silabon per speciala signo “senvokalo”. Ekzemploj de abugidoj estas skribsistemoj de Eritreo, Etiopio kaj pluraj brahmiaj skriboj (kiel devaganari, tibeta).
Por krei abugidon por Esperanto minimume oni bezonas:
- 23 signojn por konsonantoj: B, C, Ĉ, D, F, G, Ĝ, H, Ĥ, J, Ĵ, K, L, M, N, P, R, S, Ŝ, T, Ŭ, V, Z.
- kvar kromsignojn por marki la vokalon: -e, -i, -o, -u.
- signon por komenc-silaba vokalo: A (sen konsonanto).
- specialan kromsignon por montri, ke la silabo ne havas vokalon
(por skribi vortojn kun pluraj konsonantoj apude).
Jen estas ekzemplo de minimuma abugido, uzanta la lontaran skribon (buĝia lingvo).
Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj.
ᨅᨖᨛ ᨅᨘᨍᨚᨆᨗᨁᨚ ᨑᨒᨙᨂᨛᨋᨚᨉᨛ ᨈᨚᨂᨛᨄᨘᨀᨛᨃᨀᨛ ᨉᨛᨇᨙᨐ ᨕᨙᨋᨛᨋ ᨒᨂᨛᨏᨓᨚ ᨁᨘᨂᨛ ᨀᨛᨊᨗᨎᨚᨌᨛ᨞
NB! Mi arbitre asignis signojn de la lontara skribo al esperantaj sonoj. En la buĝia lingvo la literoj rilatas tute al aliaj sonoj.