← Timeline
Avatar placeholder
zmila

Balia skribo

Balia skribo (Aksara Bali) estas uzata sur la insulo Balio (Indonezio) por la Balia lingvo, la Malnova Java lingvo kaj Sanskrito.

Ebalia – transliterumado por Esperanto per la signoj de la balia skribo. (Averto! La sonaroj de E-o kaj la Balia lingvo ne estas la samaj, do pluraj signoj en la transliterumado tute diferencas de ilia origina sono kaj funkcio. Do, nur la vido de signoj estas prenita el la Balia, ne signifo, nek sono.)

Ĝi estas abugido, t.e. estas skribsistemo, en kiu signo reprezentas konsonanton kun defaŭlta vokalo (tipe, mallonga a aŭ ŝvao) kaj la aliaj vokaloj indikiĝas per modifoj de la baza signo. La literoj ne sekvas unu la alian, sed ili estas grupigitaj je silaboj.

Ĉi tie la defaŭlta vokalo estas “a”. Ekzemple ᬮ estas “la”, ᬤ estas “da”.
Oni montras la aliajn vokalojn per modifikiloj (super, sub, post aŭ antaŭ la konsonanto-signo).
La hoketo sube ᬸsignifas vokalon “-u”. Do ᬤᬸ estas “du”, simile: ᬦ estas “na” kaj ᬦᬸ estas “nu”.
La vokalo “-o” estas montrata per ᬹ, zigzago sube: ᬤᬹ estas “do”, kaj ᬦᬹ estas “no”, ᬧ estas “pa” kaj ᬧᬹ estas “po”. (Ĉiuj signoj por konsonantoj finiĝas per linio suben. Tial la modifikiloj “-u” kaj “-o” povas esti skribitaj tuj post konsonanto sen levi la skribilon, tamen eblas ankaŭ aparta signeto sube-meze de la konsonanto).
La vokalo “-i” estas duoncirklo ᬶ super la konsonanto. ᬮᬶ = “li”, ᬦᬶ = “ni”, ᬯ = estas “va”, kaj ᬯᬶ estas “vi”, ᬱ estas “ŝa”, ᬱᬶ estas “ŝi”.
La vokalo “-e” estas hoko ᬾ, metita antaŭ la konsonanto : ᬤᬾ = “ne”, ᬤᬾ = “de”, ᬲ estas “sa”, do ᬲᬾ estas “se”, ᬭ estas “ra” kaj ᬭᬾ estas “re”. Dum skribado indas antaŭpripensi kaj lasi lokon por la modifikilo, aŭ skribi ĝin anticipe.

Se silabo komenciĝas per vokalo kaj ne havas sian konsonanton, tiam estas uzata speciala vokal-portanto ᬔ, kaj ĉiuj komenc-silabaj vokaloj estas montrataj per tiu ĉi signo kun la sama modifikilo de la vokalo (“a”, kompreneble sen iu modifikilo): ᬔ = “a”, ᬔᬸ = “u”, ᬔᬹ = “o”, ᬔᬶ = “i”, kaj ᬔᬾ = “e”. Ekzemploj: ᬫ estas “ma”, ᬔᬫᬹ = “amo”, ᬞ = “za”, ᬔᬸᬞᬸ = “uzu”, ᬔᬹᬭᬹ = “oro”, ᬕ = “ga”, ᬔᬶᬕᬶ= “igi”, ᬘ = “ĉa”, ᬘᬶᬔᬾ = “ĉie”, ᬖ = “ĥ”, ᬔᬾᬖᬹ = “eĥo”.

La finaĵoj “-j”, “-n” kaj “-s” ankaŭ estas markataj per modifikiloj (super aŭ post la silabo).
La “-j” estas mallonga streketo ᬂ super la signo: ᬓ= “ka”, ᬓᬂ = “kaj”. Ĝi povas esti uzata ne nur vortofine, sed ankaŭ silabofine: ᬩ = “ba”, ᬦᬂᬩᬭᬹᬂ = “naj-ba-roj”.
La akuzativa finaĵo “-n” estas duobla hoketo ᬄ post la signo: ᬫᬶᬄ = “min”. Samkiel la “-j”, la “-n” povas aperi ne nur vortofine, sed ankaŭ silabofine meze de vorto: ᬙ= “ca”, ᬢ= “ta”, ᬯᬶᬄᬙᬾᬄᬢᬹ = “Vin-cen-to”. La ambaŭ finaĵoj kombineblas: ᬔᬂᬦᬂᬄ = aj-najn, ᬗ= “fa”, ᬗᬹᬮᬶᬔᬹᬂᬄ = fo-li-ojn. Do eblas eĉ tri modifikiloj ĉe la lasta silabo: vokalo, pluralo, akuzativo.
Finaĵo de verboj “-s” estas duoncirklo ᬵ post la silabo: ᬳ = “ha”, ᬳᬯᬵ = “havas”. Simile al “-j” kaj “-n”, oni uzas “-s” ankaŭ silabofine: ᬔᭀᬢᬵ = “es-tas”, kaj ne nur kun verboj: ᬬ = “ja”,ᬬᭀ = “jes”,ᬟ= “ĵa”, ᬟᬸᬵ = “ĵus”.
La unika “-ŭ” aperas nur post vokaloj “a” kaj “e” kaj estas montrata per hoketo ᭂ super la silabo: ᬔᭂ = “aŭ”, ᬮᭂ = “laŭ”, ᬔᬾᭂᬭᬹᬂ = “eŭroj”.
La balia skribo havas apartan modifikilon por konsonanto “-r” ᬃ, kiu aperas silabofine: ᬘᬃ = “ĉar”, ᬲᬸᬃ = “sur”, ᬚ = “ĝa”, ᬚᬾᬃᬫᬹ = “ĝermo”.

Se silabo komenciĝas per du konsonantoj, ili estas kunigitaj en ligaturo. Ĝenerale la dua estas skribata sub la unua en iom simpligita formo. La duaj “-j”, “-l”, “-n”, “-r” kaj “-v” kunfandiĝas kun la unua konsonanto. La duaj “-p”, “-s” kaj “-ŝ” aperas ne sub, sed dekstre de la unua. La dua “-s” aspektas samkiel la dua “-p” sed aldone ĝi metas hokon al la unua konsonanto. Vidu la tabelon de ĉiuj kombinaĵoj kun unuaj “b-” kaj “ĝ-”:

La konsonantoj “r”, “l”, “v” kaj “j” foje povas esti en la tria pozicio en silabo. Ili havas apartajn ligaturojn por tio. Skle-ro-zo =ᬲ᭄ᬓ᭄ᬮᬾᬭᬹᬞᬹ. Ko-mple-kso = ᬓᬹᬫ᭄ᬧ᭄ᬮᬾᬓ᭄ᬲᬹ. (Notu, ke “-e” aperas antaŭ la tuta ligaturo). Bi-skvi-to = ᬩᬶᬲ᭄ᬓ᭄ᬯᬶᬢᬹ. Za-mĉjo = ᬞᬫ᭄ᬘ᭄ᬬᬹ.

Tamen ĝenerale ne estas konsilinde kunigi pli ol du konsonantojn – preferindas dividi vorton je pecojn, ja ofte tiaj konsonantaroj aperas ĉe limo prefikso-radiko aŭ radiko-radiko.
La silabon sen vokalo oni markas per la modifikilo ᬴ “senvokalilo”: ᬲᬾᬤ᬴ = “sed”, ᬬᬫ᬴ = “jam”, ᬧᬹᬲ᭄ᬢ᬴ = “post”. Tiun ĉi signon oni povas uzi meze de vorto por dividi konsonantaron: ᬔᬭ᭄ᬢ᬴ᬮᬾᬃᬦᬾᬬᬹ = a-rt|ler-ne-jo, ᬓᬹᬫ᬴ᬧ᭄ᬮᬾᬓ᭄ᬲᬹ = kom|ple-kso. ᬞᬫ᬴ᬘ᭄ᬬᬹ = zam|ĉjo.

La Balia skribo ne uzas spacojn inter vortoj. Eĉ pli: konsonantoj povas kuniĝi en ligaturon ĉe limo vorto-vorto! ᬢ᭄ᬭᬶᬤᬾᬓ᭄ᬢ᭄ᬭᬶᬩᬹᬯᬶᬦᬹᬂ = tri-de-ktri-bo-vi-noj, ᬚᬶᬲ᭄ᬭᬾᬯᬶᬤᬹ = ĝi-sre-vi-do. La Ebalia transliterumado tamen bonvenigas skribadon kun spacoj 😉.
Dividante vorton oni povas forigi plursignifojn: ᬲᬾᬄᬢᬾᬫ / ᬲᬾᬦ᭄ᬢᬾᬫ / ᬲᬾᬦ᭄ᬢ᬴ᬔᬾᬫ = sen-te-ma / se-nte-ma / se-nt|e-ma.

Specialaj signoj por interpunkcio estas: ᭞ - komo, ᭟ - punkto, ᭝ dupunkto, ᭚komenco de sekcio/alineo, kaj ᭟᭜᭟ - fino.

Por krei la kuniĝon de konsonantoj (ligaturon) en komputilo oni uzas la signon ᭄ (virama) inter du konsonantoj.

La resuma tabelo de ĉiuj signoj kaj iliaj unikodaj numeroj:

Ree: la sonaro de la Balia kaj Esperanto ne egalas. Do en tiu ĉi transliterumado kelkaj signoj havas diferencajn sonojn kaj/aŭ signifojn en E-o kaj en la Balia.

Ekzemplaj tekstoj:

Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj. 
ᬮᭂ ᬮᬸᬤᬹᬯᬶᬓᬹ ᬞᬫᬾᬄᬳᬹᬗ᬴ ᬩᬹᬄᬕᬸᬲ᭄ᬢᬵ ᬗ᭄ᬭᬾᬱ ᬘᬾᬖ ᬫᬄᬚᬟᬹ ᬓᬸᬄ ᬲ᭄ᬧᬶᬙᬹᬂ᭟

Flava Zeŭso dorlote publikigus mian edzecon. Malhonoraj eĥoŝanĝoj ĉiuĵaŭde.  
ᬗ᭄ᬮᬯ ᬞᬾᭂᬲᬹ ᬤᬹᬃᬮᬹᬢᬾ ᬧᬸᬩ᭄ᬮᬶᬓᬶᬕᬸᬵ ᬫᬶᬔᬄ ᬔᬾᬤ᭄ᬞᬾᬙᬹᬄ᭟ ᬫᬮ᬴ᬳᬹᬦᬹᬭᬂ ᬔᬾᬖᬹᬱᬄᬚᬹᬂ ᬘᬶᬔᬸᬟᭂᬤᬾ᭟

Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj.
Ili posedas racion kaj konsciencon,
kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.
ᬘᬶᬔᬸᬂ ᬳᬹᬫᬹᬂ ᬔᭀᬢᬵ ᬤᬾᬦᬵᬓᬾ ᬮᬶᬩᬾᬭᬂ ᬓᬂ ᬔᬾᬕᬮᬂ ᬮᭂ ᬤᬶᬕ᭄ᬦᬹ ᬓᬂ ᬭᬂᬢᬹᬂ᭟
ᬔᬶᬮᬶ ᬧᬹᬲᬾᬤᬵ ᬭᬙᬶᬔᬹᬄ ᬓᬂ ᬓᬹᬄᬲ᭄ᬙᬶᬔᬾᬄᬙᬹᬄ᭞
ᬓᬂ ᬤᬾᬯᬸᬵ ᬓᬹᬄᬤᬸᬢᬶ ᬔᬸᬦᬸ ᬔ᭄ᬮ ᬔᬮᬶᬔ ᬔᬾᬄ ᬲ᭄ᬧᬶᬭᬶᬢᬹ ᬤᬾ ᬗ᭄ᬭᬢᬾᬙᬹ᭟

Ligiloj pri la Balia lingvo/skribo:
https://www.omniglot.com/writing/balinese.htm
https://ru.wikipedia.org/wiki/Балийское_письмо
https://en.wikipedia.org/wiki/Balinese_script
http://www.babadbali.com/aksarabali/alphabet-c.htm
https://linguapedia.info/languages/balinese.html
https://www.youtube.com/watch?v=AxGhNCpa3MM Handwriting
https://r12a.github.io/scripts/balinese/block.html Balinese character notes
https://r12a.github.io/pickers/bali/index.html Picker
https://r12a.github.io/scripts/balinese/ban.html Balinese orthography description
https://r12a.github.io/app-charuse/?language=ban-bali Character usage lookup
https://r12a.github.io/scripts/apps/vowel_signs/ Consonant-vowel generator
https://r12a.github.io/scripts/apps/conjunct_generator/index.html Consonant-consonant pairs generator
https://aksaradinusantara.com/fonta/aksara/bali Some fonts

👍2
To react or comment  View in Web Client