← Timeline
Avatar placeholder
zmila

Esperanta abugido (daŭrigo de esploro) (la unua parto: Esperanta abugido)

La minimuma abugido por Esperanto uzas 22 konsonantojn (mi skribos ilin majuskle), unu vokalon (A), 4 modifikilojn por marki silabojn kun aliaj vokaloj (mi skribos ilin minuskle) kaj unu modifikilon por marki “silabon” sen vokalo (signo kun 😉 - se apude staras kelkaj konsonantoj aŭ finvorte.
Do la frazo “knaboj aŭdis verdan kajmanon” (25 latinaj literoj) transliteriĝos jene:

K*-N-Bo-J* A-Ŭ*-Di-S* Ve-R*-D-N* K-J*-M-No-N*
ᨁᨛ-ᨂ-ᨈᨚ-ᨌᨛ ᨔ-ᨖᨛ-ᨍᨗ-ᨀᨛ ᨆᨙ-ᨇᨛ-ᨍ-ᨂᨛ ᨁ-ᨌᨛ-ᨒ-ᨂᨚ-ᨂᨛ (17 lontaraj signoj).

Jes, videblas, ke abugidaj (kaj silabaj) skribsistemoj ne tre bonas por Esperanto. Ili taŭgas por lingvoj kie plejparto de silaboj estas KV, do kun egala kvanto de konsonantoj kaj vokaloj en ĉiu vorto. Esperanto tamen havas proporcion 57/43 (konsonantoj/vokaloj). La konsonantoj estas pli multaj ol la vokaloj, tial oftas aperoj de du aŭ pli da konsonantoj apude. Aldone, fine de la vortoj multaj E-aj finaĵoj estas konsonantoj (-s, -j, -n). Minimuma abugido malfacile sukcesas trakti tion ĉi.

Por solvi la problemon oni povas serĉi pli riĉan signaron, kun pli da signoj kaj kromsignoj. Mi prenis la balian skribsistemon (kaj arbitre asignis la baliajn signojn al E-aj sonoj). La balia skribo havas sufiĉe da signoj por ĉiuj konsonantoj (ᬩ ᬙ ᬘ ᬤ ᬗ ᬕ ᬚ ᬳ ᬖ ᬬ ᬟ ᬓ ᬮ ᬫ ᬦ ᬧ ᬭ ᬲ ᬱ ᬢ ᬯ ᬞ), por aparta vokalo A (ᬔ), por 4 kromsignoj de la aliaj vokaloj (e =ᬾ , i=ᬶ, o=ᬹ, u=ᬸ), kromsignon por marki senvokalan silabon = ᬴. Kaj aldone troveblas diakritaj signoj por ĉiuj E-aj finaĵoj (eĉ pli): -ŭ = ᭂ , -s = ᬵ, -j = ᬂ , -n = ᬄ, -jn = ᬂᬄ, -r = ᬃ.

Se silabo komenciĝas per du konsonantoj, la balia skribo kunigas ilin en ligaturon. Ĝenerale la dua konsonanto estas skribata sub la unua en iom simpligita formo. Do unu signo por silabo povas enteni unu aŭ du konsonantojn, vokalon kaj unu aŭ du finaĵojn: me-trojn = ᬫᬾ-ᬢ᭄ᬭᬹᬂᬄ.
Kaj la frazo “knaboj aŭdis verdan kajmanon” transliteriĝos jene:

Kn-Boj Aŭ-Dis Ver-Dn Kj-M-Non.
ᬓ᭄ᬦ-ᬩᬹᬂ ᬔᭂ-ᬤᬶᬵ ᬯᬾᬃ-ᬤᬄ ᬓᬂ-ᬫ-ᬦᬹᬄ (9 baliaj signoj = samkiom estas silaboj).

Tio ĉi estas pli bona kompare kun la mimimuma (lontara) abugido. Sed certe ne solvas ĉiujn problemojn. Ja Esperantaj vortoj foje enhavas 3 aŭ plu da konsonantoj apude. “Ekstremdekstra tekstprilaborilo transskribas bildstrion.” Tion ne eblas marki per ligaturo el 2 konsonantoj.

Pli detalan priskribon de balia skribo por Esperanto, vidu ĉe
http://66cc99.pbworks.com/w/page/151466793/balia?mode=embedded

👍2
To react or comment  View in Web Client